Comments on this pledge
ĉu vi volas iĝi faka asocio ĉe UEA? Laŭ mi ege bonus, se UEA kaj ajna Esperantuja oficejo ekuzos GNU/Linukson, KDE, OpenOffice ktp. Fakte la Germana Esperanto-junularo uzus linukson, se la printilo estus subtenata. Sed ĝi ne funkcias per linukso, kaj tial ni devas ankoraŭ uzi Fivindozon.
Mi mem ŝatas la ideon de tiu asocio, sed mi volus scii konkretajn celojn antaŭ ties fondo.
Felix Zesch at 11:41, Sunday 2 April. Abusive? Report it!
Estas kelkaj pliaj informoj en Vikipedio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto_po...
Ŝajnas, ke oni ja prilaboras ion, sed klara plano ankoraŭ ne elnubiĝis.
Tim Morley at 11:10, Thursday 18 May. Abusive? Report it!
Kial la promeso postulas LOKAJ personoj?
Riĉjo at 17:05, Thursday 18 May. Abusive? Report it!
La migrado estas malfacila, sed ebla. Bonega antaúenpusho por Linukso en la esperantan mondon estus unuflanke la kreskado de uzantoj sed pli grave ke la movadaj institucioj komencu uzi ghin, char en privataj hejmoj ne sentighas la bezono pri softvaro tradukita en esperanton (oni kutime legas kaj la dokumentaron kaj la butonojn kaj menuojn en sia gepatra lingvo), do la nombro de tradukantoj estas malalta kaj la traduk-teamoj malmulte viglaj (mi tion diras kiel membro de la traduka teamo de KDE en esperanton); sed se institucio kiel UEA uzus Linukson, ghi ja dezirus la programaron en Esperanto. Tio altiros novaj tradukantojn kaj vigligos la traduk-teamojn.
Antonio M. Sánchez Pérez at 17:07, Thursday 18 May. Abusive? Report it!
Mi petas ke ni antaŭpensu kiam ni parolas pri Linukso/Vindozo. Kaj ne stultos kiel multaj faras ĉe Esperanto/Angla.
Ni povas konsideri ke: kaj ni sintrovas vere liberaj por apogi esperanton kaj ni sintrovas liberaj por apogi linukson.
Per angla kaj vindozo postulu monon ĉar estas aferoj intime ligitaj kun kapitalo, lukro, entreprenado ktp - Per esperanto/linukso sentu fieron fariĝi parton de la komunumo. Ke ĝi vivas ankaŭ pro vi kaj ne por vi. Ju pli ni flankenlasu anglajn kaj vindozajn aferojn despli bone ni povas sinokupi por nia afero. Ili kiuj okupiĝu pri ni - ĉar plej bonas esti evitenda minacanto ol intenca premreganto.
Ke la eforto estu kun ĉiuj.
Ario.
Ario S. Assuncao at 22:16, Friday 19 May. Abusive? Report it!
Mi sugestas << Krei Tutmonda Linuksa - Esperanta ASOCIO >>
kaj ne << Krei Tutmonda Esperantista Asocio pri GNU/LINUKSO >>
La celo ne estu Esperanton, sed kiel ni pritraktas Linukson ene de Esperantio.
Martin Ponce at 09:47, Saturday 20 May. Abusive? Report it!
Al Antonio M. Sánchez Pérez.
>> Certe, la migrado estas malfacila.
Kiu diris ke tiu estus facila ???
>> Se UEA aŭ movadaj instituciojn komencu...>>
Oh ! tiu ne estas la grava demando !
La grava demando estas :
kiel ni povas solvi niajn bezonojn per libera softvaro ?
Se UEA uzus linukson, tiu estus se Linukson helpas al UEA-ajn taskojn.
Sed ne plifrue. Aŭ, kial vi uzas Linukson ?
>> la nombro de tradukantoj estas malalta kaj la traduk-teamoj malmulte viglaj >>
kaj certe povas esti pli malalta, ( aŭ pli alta ... )
Sed, kial tio gravas al vi ?
Pli da homoj ne egalas pluan tradukadon aŭtomate.
Nek plibonajn tradukojn.
Vidu. Ni havas multe da taskojn antaŭe,
kelkfoje ni forlasas chion por klare pripensi manierojn por plibone prilabori,
kelkfoje, noktomeze ( aŭ 3an horon matene, tiu ne gravas ) ni malkovras ke nia laboro
rezultis vana, erara aŭ senespera, kaj, kelfoje,
mi trovas ke chion kion mi scias, tute ne sufichas. =(
Mi ne povas diri <<ĉio en ordon>>
Sed, se mi malbone pripensus pri tiujn-ĉi aferojn,
certe mi ne ĝojus havi tiun belan Linuksan distron,
farita de tiu homoj kiu vere amas kaj disdonas ĝin.
Bonvolu esti feliĉaj!
Elkore
Martin Ponce
Martin Ponce at 11:21, Saturday 20 May. Abusive? Report it!
Mi estas entuziasmiga por fakte labori en tiu projekto, malgraŭ la manko da tempo kiel ĉiuj.
Bedaŭrinde mi ne partoprenos en UK, sed tiuj kiuj ĉeestos en Brazila Kongreso, bonvole kontaktu min.
Mi sugestas ke la Asocio pensu ne simple pri Linukso, sed pri ĉiuj ajn liberaj programoj.
Kion vi opinias pri kreado de la domajno liberaprogramo.org kiel oficiala paĝo de nia projekto?
Ni fariĝu pli interkomunikeblaj:
MSN: madrigal@brazilo.com
Gajim kaj Akido: madrigal
Yahoo: madrigal_br
ICQ: 72791331
Júnior Madrigal at 14:16, Monday 10 July. Abusive? Report it!
Mi konsentas kun la ideo nomi la asocion "pri libera programaro" -do ghi ne nur estu GNU/Linuksa asocio. La domajno liberaprogramo.org aspektas tre bona. Jes.
Antonio M. Sánchez Pérez at 16:41, Monday 10 July. Abusive? Report it!
Aŭ pli bone:
-- liberajprogramoj.org
-- liberaprogramaro.org
Ĉu ne?
Tim Morley at 17:03, Monday 10 July. Abusive? Report it!
Unue mi pensis pri liberaprogramaro.org, sed mi ŝangis por liberaprogramo.org ĉar tiel estas pli simpla por tajpi kaj pli bone komprenebla por tiuj kiuj ne scias Esperanton.
Kion la aliaj opinias?
Júnior Madrigal at 21:49, Monday 10 July. Abusive? Report it!
Tamen, jes, nun mi pli konsentas kun Tim, ĉar la korekta sprimo estas 'libera programaro' (softvaro ekzistas en esperanto, mi almenaŭ legis ie, sed ne tre plaĉas al mi -ĉefe pro malfacile prononcebla (softŭaro aspektas terure!!)
Do, se mi devus baloti, mi farus por liberaprogramaro (mi kredas tion komprenebla por neesperantistoj)
Antonio M. Sánchez Pérez at 22:18, Monday 10 July. Abusive? Report it!
Mi sugestas "Liberkoda-Komputaĵoj.org"
Martin Ponce at 06:52, Tuesday 11 July. Abusive? Report it!
Mi sugestas eviti vortojn kun supersignaj literoj en la domajno (kiujn oni devus anstataŭi per la "h" aŭ la malbelega x-sistemo)
Antonio M. Sánchez Pérez at 09:27, Tuesday 11 July. Abusive? Report it!
La danĝero kun retnomoj, kiuj enhavas ĉapelitajn literojn, estas ke uzontoj havus plurajn eblajn nomojn, kiuj ĉiuj korespondus kun tio, kion ili aŭdis.
Rigardu Ĝangalo.com -- tiel ili skribas sian nomon sur siaj retpaĝoj kaj en la reklamoj ĉe ITV, sed eventuala vizitanto, kiu entajpus 'ĝangalo.com' en sia TTT-legilo trovus nenion. Se li reprovus kun 'ghangalo.com', li trovus paĝon, kiu neniel rilatas al Esperanto. Nur tiu, kiu scias, ke 'x' estas bezonata trovus la ĝustan paĝon.
Tiu problemeto estas sufiĉe facile solvebla per aĉeto de la tri eblaj nomoj; tio tamen kostas trioble pli ol unu nura nomo.
Tim Morley at 11:33, Tuesday 11 July. Abusive? Report it!
Bone, ke vi proponis nomon por nia domajno. Mi ankaù opinias ke ni havu vortojn sen supersignoj. Por via scio, mi jam rezervis kaj pagis la nomon "linukso.org", kompreneble laù la decido de nia estonta asocio ni povos aldoni ankaù aliajn nomojn, sufiĉas pagi !
Estus bone ,ke vi proponu ankaù nomon por nia asocio : ĉu EsperantoLUG (Tutmonda Esperanta Asocio pri GNU/Linukso kaj liberaj programoj ) aù LUG-Esperanto ,....
(estus bone havi la vorton LUG,kiel sam-tipa naci-lingva asocio).
Diru viajn opiniojn .
Vidu la logo-bildo
ĉe: http://eo.wikipedia.org/wiki/Projekto_po...
Mi skribos baldaù al ĉiuj en la listo.
Amike
Basso Michel at 12:47, Tuesday 11 July. Abusive? Report it!
En la mondo de la libera progrmaro mi vidas grandan eraron -kiun mi tute ne klopodos korekti ĉi tie!!!-. Tio estas la konfuzo inter GNU/Linukso kaj libera programaro. Mi ĵus vizitis la paĝon de Vikipedio kaj interalie mi legas, ekzemple, ke multaj ja laboras en tradukado de linuksaj programoj (aŭ io tia)... Mi kunlaboras en la tradukado de KDE: ĉu KDE estas Linuksa programo?, Ĉu OpenOffice?...
Bone, mi ne plu estu antipatie kritikema :-) Plaĉas al mi la logo TU X kun la flago!!
La "L" de LUG mi kredas signifas "Linukso", do mi kontraŭas mian antaŭan paragrafon pravigante pri la taŭgeco de tiu vorto (kvankam ĝi estas angla akronimo tio tute ne gravas; kiam esperanto venkos ni devigos ĉiujn ŝanghi ĝin per GUL XDDD ) LUG Esperanto aspektas bone, sed mi ŝanĝus "liberaj programoj" per "libera programaro", do "Tutmonda Esperanta Asocio pri GNU/Linukso kaj libera programaro".
Antonio M. Sánchez Pérez at 13:28, Tuesday 11 July. Abusive? Report it!
Mi memoras pri la revuo "Internacia Komputado" (1985).
"Liberkodakomputado.org" jam ne havas ĉapelitan literon =).
Kaj, kiel diras Antonio, tiu afero ne staras sole por Linukso, sed pri ideoj kaj pensoj skribite, precipe, komputila kodo.
KDE kuras je BSD kaj Solaris. Firefox ŝajnas kuri ĉie.
Saluton
Martin Ponce
Martin Ponce at 06:06, Wednesday 12 July. Abusive? Report it!
Verŝajne la domajno www.liberaprogramaro.org estas la plej akceptada, do ni elektu ĝin.
Pri la tuta nomo de la estonta asocio, GNU/Linukso" jam estas parto de libera programaro, do mi ne sentas neceson enfazi ĝin en la nomo. Aliaj liberaj sistemoj ankaŭ estas konsiderindaj, estonte sendube estos aliaj tiom forta kiom Linukso kaj la nomo de la asocio fariĝus nekonvena.
Simple "Tutmonda Esperanta Asocio pri libera programaro" jam sufiĉas, mi opinias.
Júnior Madrigal at 19:52, Thursday 13 July. Abusive? Report it!
Saluton,
Unue necesas, mi opinias, instrui al eblaj helpantoj, kia maniero ili povas helpi al projekto de tradukado al Esperanto. Programaro kaj iloj por fari tion, helpdokumentoj, lokoj au adresoj de volontuloj kiu povas instrui al kunlaborantoj.
Dankon.
Wladimir at 10:47, Tuesday 25 July. Abusive? Report it!
Saluton, samideanoj,
Mi pensaj ke estas plej bone uzi ĝeneralan nomon kiel "Liberaj Programoj", anstataŭ ol uzi la nomon "Linukso" kiu estas tro preciza.
Kiel nomo por tiu kreinda Asocio,
mi proponas "ETAPULPO": Esperanta Tutmonda Asocio Por la Uzantoj de Liberaj Programoj.
Kion vi pensas ?
Ĝis,
Sylvano.
Sylvain VEDRENNE (Sylvano) at 19:45, Tuesday 25 July. Abusive? Report it!
Mi ĵus kontrolis kaj mi vidis ke la domajno liberaprogramaro.org jam estis registrita.
Ĉu iu en ĉi tiu projekto registris ĝin? Se ne, iu fiaskigis nin uzi la plej bona nomo.
Junior Madrigal at 02:29, Saturday 26 August. Abusive? Report it!
Laŭ `whois', la domajno liberaprogramaro.org apartenas al iu italo, kiu nomiĝas Gianluca Campanella, depost la 6a de aŭgusto 2006.
Mi ne konas lin, sed ŝajnas, ke li estis la retejestro de la ĉijara UK en Florenco (vidu malsupre ĉe la paĝo http://www.uk2006.info/unikodo/kunlabora...).
Lia retadreso estas en la `whois' datumaro, do facile eblas kontakti lin por peti kion li intencas fari kun la nomo, kaj ĉu eventuale li pretus forvendi ĝin.
Tim Morley at 02:57, Saturday 26 August. Abusive? Report it!
Karaj gesamideanoj,
mi pardonpetas pro mia malfrua respondo, sed mi bedaŭrinde ne povis legi viajn mesaĝojn de kie mi restis dum la someraj ferioj.
Unue, mi volus klarigi kial mi registris la domajnojn linukso.org kaj liberaprogramaro.org.
Detektivo Tim jam bone malkovris, ke mi ankaŭ okupiĝis pri la TTT-ejo de la ĉijara Universala Kongreso, kies adreso devis subite ŝanĝiĝi, kiel vi eble scias, kelkajn tagojn antaŭ la malfermo.
De tiam mi fariĝas treege zorgema pri domajnoj kaj, kiam mi sciiĝis pri viaj proponoj, mi tuj registris ilin, ankaŭ pro bonega prezo, kion la registrejo aplikas al mi.
Mi tute ne intencas profiti de ili; fakte, ili estas nur atendantaj kontentojn kaj eventualan novan posedulon!
Due, kvankam mi ne sukcesis subskribi tiun ĉi promeson antaŭ la limdato, mi ege interesiĝas pri ĝi, kaj mi esperas, ke mi rajtos partopreni en ĝi. Verdire, tamen, ŝajnas al mi, ke la sistemo de komentoj de PromesoBanko ne tute estas praktika loko por tio longiĝanta diskutado, kion oni eble povas daŭrigi en ia forumo, ĉu ne?
Ĝis baldaŭ,
Ĝanluka.
Gianluca Campanella at 02:14, Monday 28 August. Abusive? Report it!
Estas tre kuraĝige ricevi tiujn novaĵojn, Ĝanluka, kaj tre kontentiga, ke la posedanto de la domajn-nomo estas iu bonintenca. :o)
Kaj vi tute pravas pri tiu komentaro kiel maltaŭga loko por longa diskutado. Mi rekomendas Google-grupon, kie oni povas retmesaĝe diskuti, kaj retpaĝe legi antaŭajn diskutajn temojn.
Tim Morley at 02:27, Monday 28 August. Abusive? Report it!
Saluton. Grupo jam ekzistas -mi kreis ghin-.
http://es.groups.yahoo.com/group/lug-esp...
En tiu ttt-ejo oni povas alighi.
Antonio M. Sánchez Pérez at 05:29, Monday 28 August. Abusive? Report it!
Ankaŭ mi ŝatas Google-a grupoj pli ol Yahoo-a, precipe pro tio, ke oni rajtas ŝanĝi la lingvon, eĉ al Esperanto.
Mi vidas, ke en la Yahoo-a grupo kreita de Antonio, Martin poŝtis adreson de alia Google-a grupo. Do, nuntempe ni havas du grupojn — kaj devas nur decidi kion uzi. :-)
Gianluca Campanella at 10:26, Monday 28 August. Abusive? Report it!
Mi sugestas
Esperanta LaborTeamo pro LiberaProgramaro ( ELT·LP )
martin ponce at 21:50, Monday 28 August. Abusive? Report it!
kaj Jes!!!
Nova Grupo Kreita je Google. vidu:
Homepage: http://groups.google.com/group/eliberapr...
Group email: eliberaprogramaro@googlegroups.com
Description: Grupo por la membroj de Lug-Esperanto, asocio esperantista
de uzantoj de Libera Programaro kaj GNU/Linukso
Noto: Mi bone scias la hispanan,
sed tiu ne estas vero por Qiu
esperantisto. Yahoo uzas hispanan kaj
Anglan inter aliaj, se ne Esperantan.
=O
Tial mi apogas Tim por Uzi Google'.
Malgraw ĝi ne havas multe da ilojn,
=(
Ghi havas almenaw la Esperantan.
=)
PS.
hmmm, la unua e, en elibera, staras por esperanto.
Martin Ponce at 22:02, Monday 28 August. Abusive? Report it!
Tre bone, mi membriĝas! :-)
Gianluca Campanella at 22:37, Monday 28 August. Abusive? Report it!
->Al ĉiuij<-
Tio ĉi diskutlisto mi proponas FERMI.
La kialo estas la nova diskutlisto ĉe Google Groups.
http://groups.google.com/group/eliberapr...
Bonvolu tajpi novaj mesaĝaĵoj tien kaj ne ĉi tie. (vi ankaŭ povas trovi la malnova promesbanko mesaĝaĵoj tien)
Antaŭdankoj
Denizo el Danio
Denizo at 18:29, Tuesday 29 August. Abusive? Report it!
Bone ni fermu tiun diskutliston .
Interesuloj povas iri ĉe :
http://groupsgxooglecxom/group/eliberapr...
aù skribi al:
lug-esperanto@orange.fr
Bonvenon al nia grupo.
Basso Michel at 15:53, Friday 1 September. Abusive? Report it!
La diskutlisto estas :
http://groups.google.com/group/eliberapr...
Basso Michel at 16:02, Friday 1 September. Abusive? Report it!