Saluton geamikoj!
Mi antaux iom da tempo acxetis la domajnnomon malipu.com por poste iam
povi starigi kompanion kun la nomo ma lipu (kio estas tokipono por
pagxolando, kaj estas bilda maniero por esprimi la interreton). Mi
unue pensis pri retgastiga kompanio en Esperanto, por komenci ie, sed
nun mi laboras plentempe cxe la kompanio kien oni min metis por
lernado, kiu ankaux faras retgastigon ktp, kaj tie nun havas
kontrakton, do sxajnas al mi ne bona ideo tro intermiksi aferojn.
Nuna ideo mia estas fari tiun retejon por neprofitcela organizo kiu
ligas homojn kun problemoj al homoj kun solvoj. Sen pretendo ke ni
cxiam sukcesos, sen garantioj, sed ankaux sen pagidevo (tamen
kompreneble en bone videbla loko en la retejo estu maniero por pagi se
oni opinias ke ni bone helpis). Tio cxi multlingve kaj utiligante
cxiuj siajn retojn kia ankaux estas la Esperanta mondo.
Kompreneble foje oni ne povos helpi, foje oni povas fari aferojn mem,
kaj foje oni kondukas homojn al profesiaj kompanioj kiuj povas arangxi
la aferojn lauxvole.
Demando al vi estas: cxu vi sxatus helpi pri tio aux cxu vi konas
homojn kiuj sxatas helpi pri tio? Cxu vi sxatus (helpi) estri la
aferojn? (mi mem ne estas bona estro, mi estas pli profesia je bonaj
ideoj kaj solvoj) Cxu vi sxatus helpi fari bonan retejon por la afero?
Cxu vi sxatas almenaux esti preta en nia kontaktoreto se iu bezonos
vian helpon, kaj ricevi parton de pago se oni donacas? ktp
Atentu bone, la afero do ne estas nur-Esperanta. Ja Esperantaj
kontaktoj ktp estas treege valorataj.
Jen fakte nur ideoj, mi esperas ke foje la afero farigxos bona
funkcianta ktp., aux ke iu alia havas ecx pli bonan ideon por
ellabori.
Amike,
Joop Kiefte (LaPingvino)
--
http://ubuntustory.com